Nunarput utoqqarsuanngoravit

Nunarput utoqqarsuanngoravit estas la komencvortoj, uzataj ankaŭ kiel titolo, de la nacia himno de Gronlando. La signifo de la vortoj estas "Nia lando, kiu fariĝis do malnova". La lingvo de la kanto estas la gronlanda. La tekston verkis Henrik Lund kaj muzikon komponis Jonathan Petersen. La himnon oni oficialigis en 1916. La danaj komencvortoj estas Du Vores Gamle Land. Depost 1979 ankaŭ alia indiĝena himno, "Nuna asiilasooq" ("La longega lando") estas oficiale akceptita de la registaro.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy